Introdução: Rigardante la ĉielon post longa atend', La knabo eksaltas ĉar leviĝis la vent'. La kajto tre belas en ruĝa kolor'. Ĝin faris la knabo; bategas la kor'. Rapide ĝi flugas. Fariĝas malgranda. Laŭte li ĝojas, la ŝnuron tenante. Kia granda sukceso post longa labor'! Li firme ĝin tenas, de l' okuloj jam for. Knabo kaj kajto, kia granda plezur'. ) Realo kaj revo, kia bel-aventur'. Jen ĝi aperas en ĉiela lazur'. Jen ĝi forestas post blanka nubmur'. Ili kune nun svingas en bel-harmoni'. Li sentas sin kajto. La kajt' estas li. Knabo kaj kajto, kia granda plezur'. ) Realo kaj revo, kia bel-aventur'. Final: