Intro: La ord' en la vortaro plaĉas al mi. la sistematiko plenigas min per ĝuo. Tamen el la vortoj kiujn mi trovis en ĝi La plej be-la estas tohuvabohuo. Mi agnoskas la gravecon de bona librotenad' Kaj de klara sistemo por kvitancoj kaj fakturoj. Tamen al mia propra administrad' Nur aplikiĝas unu vorto: tohuvabohuo. De miaj ĝardeno kaj domo la stat' Pravigas nur unu konkludon: Kiel ajn mi provas konformiĝi al mia deca strat', Mi ne povas elsaviĝi el tohuvabohuo.